Domingo, 26 Mayo 2019
A+ R A-

Editorial adarga nº 1

Naskiĝas tio kio renaskiĝas

edotirial 1 esperantoEn junio de 1980 aperis en Madrido,  kun internacia enhavo, la revuo Adarga.  Kial la revuo, kial tiam, kial ĝia nomo.

La jaro 80 inaŭguriĝis por nia Organizo per divido kiu, pro la specialaj cirkonstancoj de la revigligo de CNT kiel scenejo de kunfluado de fortoj diverse orientitaj kaj kiel loko de maksimuma streĉiteco inter ĝiaj tradiciaj komponantoj, povus esti aludita, imitante  García Márquez, kiel “kroniko de anoncita divido”. Antaŭe, la frankismaj kaj “kontraŭfrankismaj” fortoj subskribis la Paktoj de la Moncloa, kiuj signifis la anoncon de komenciĝo de aktiva strategio de persekuto kaj renverso de nia Organizo, kio baldaŭ konkretiĝis en la krimaj okazintaĵoj de la “afero Scala”. La ondo kiu, post la “Paktoj”, alvenis sur CNT minacis esti letala, sed ĉi lasta tuj reagis per nedresebla energio kaj, post la sufero de la unua serioza atako, konsistanta el kompleta divido, ĝi konkretigas sian energion en tri fundamentaj paŝoj. La unua  estis la Nacia Konferenco de Barcelono, kiu debatis la rezultojn de la V-a Kongreso kaj plifirmigis kaj kunigis la Organizon. La duan paŝon oni direktis kontraŭ la Instituto de Socia Historio en Amsterdamo, kiu, pretekstante la dividon, pretendis krei dubojn pri la proprieto de la konfederaciaj kaj liberecanaj dokumentoj tie deponitaj kaj disponi pri ili pli komforte. La tria paŝo estis la iniciato disponi teorian revuon vere gravan kaj kun internacia atingo kiel fundamentan armilon de ideoj por la ideologia lukto kiu ekpaŝis. La ŝprucanta lukto prezentis novaĵon kompare al la antaŭaj, nome, ke la faktaj malamikoj de ideo sin prezentis kiel ties ŝajnigitaj reprezentantoj, ĉar la bezono de la transira sistemo estis, tordante kion ajn, arigi ĉirkaù ĝi fortojn, kiuj antaŭe estis malamikoj de la iniciatintoj de tia sistemo. Kontraŭ tiu nova danĝero, oni bezonis fortan teorian aparaton, fortikan, inteligentan, subtilan kaj profundan por senmaskigi ĉiujn artifikojn, sofismojn kaj trompojn, kiuj konsistigis la subtenajn bazojn de la agresantoj, kiuj subtenis la sistemon en kiu oni akceptis la disiĝantojn. La anarĥisindikatismaj principoj kaj iliaj kvalitoj kaj agmanieroj troviĝis en serioza danĝero esti neniigitaj pere de  kunordigita strategio de la aliuloj, armitaj kun ĉiaj rimedoj politik-administraj, amaskomunikilaj kaj subpremaj de la Ŝtato. Estis do tuj necesa tiu teorika instrumento, kaj al tio sin oferis naskiĝantaj valoroj tiamaj kaj liberecanaj plumoj jam kutimiĝintaj al la luktoj de ideoj kaj apogitaj de liberecanaj pensuloj trans la landlimoj, kiel Cano-Ruiz, Cappelletti aŭ Peregrín Otero. Ankaŭ ne povis manki, en tio, nia Federica.

La momento estis de tuja batalo, agreso kaj atako direktita al la koro de la anarĥisindikatismo. La reago, do, devus esti solida, sen fendo, kontraŭ la ordonoj de la reakcia koluzio; estis tiam la momento defendi, nuligi ĉiun venenitan sageton ĵetitan de la konspirantoj kontraŭ la bazojn de la anarĥisindikatismo. De tio venas la nomo elektita de Adarga, prenita el la malnova ŝildo, unue el felo, poste el ledo,  kun kora formo kopiita de la araboj, nomo kiu donis, per derivado, la verbon "adargar", kiu inkludis ne nur pasivan sed ankaŭ aktivan defendon direktitan eksteren, pli kongruan kun la liberecana esenco de la anarĥisindikatismo.

La viva animo de tiuj inteligentaj, kuraĝaj kaj bravegaj iniciatoj estis Gómez Casas, nia Juan, nia Juanito de Madrido, la brava viro de la subtera lukto, farbisto por perlabori sian panon, historiemulo, ĵurnalisto, organizanto, la granda viro de la CNT de la relanĉado kaj la Transiro, la granda Juan klarvida en la konkretaj situacioj, ĉiutagaj, tiu de la streĉega kaj malĝoja momento kiam ĉiuj fortoj konspiris por dretrui nin, la viro de subtila sentiveco por percepti ajnan formon de reformismo en la Organizo, por montri tian danĝeron kaj tute oponi. Lia apartiĝo de la disiĝantoj en  Parizo de tiu jaro 1945, poste koncentriĝitaj en "Liberecana Fronto" kaj okupiĝitaj pri sia kunlaborema kaj politikema tendenco; lia kaŭstika kritiko de la cincopuntismo (kvinpunktismo) kaj de ĉiuj “kvinpunktistoj”, kaŝitaj kaj malkaŝitaj; lia decida kontraŭstaro al pestañismo (doktrino de Pestaña) kaj lia firma aserto ke la ŝlosilaj ideoj de anarĥiismo estis en CNT, ke pro tio ĝi estis, devis esti, anarĥisindikatisma;  tio ĉi priskribas tiun giganton en lia malgranda vestaĵo de humileco kaj simpleco. Tiu eksterordinara Juan kiu diris pri la kaŝitoj: "tiuj, kiuj ne povas kontentige klarigi aŭ disvolvi ĝisfunde la koncepton de memmastrumado, estos kaptitaj en siaj propraj kontraŭdiroj". Tiu sagaca Juan, kritika skurĝo de la "paralelemuloj" (perfiduloj), tiu profunda analizisto pri la signifo de la V-a Kongreso, tiu nerefutebla malkovrinto de la kontraŭanarĥisindikatisma esenco de tiuj kiuj disiĝis en la jaroj 80 kaj 84! Tiu  nia Juan, kiun ni ĉiuj gardas en niaj koro kaj memoro!

Hodiaŭ denove renaskiĝas la revuo Adarga. Kaj tio ŝuldiĝas al la fakto ke la nuna tempo havas la trajtojn, nun eĉ pli reliefigitajn, de tiuj aliaj en kiuj, krom la ĉiutaga materiala kaj praktika lukto, la fermita kaj teoria defendo de la anarĥisindikatismo kontraŭ ĝiaj agresantoj estis tuja kaj neevitebla. Hodiaŭ la principoj de anarĥisindikatismo, ĝiaj  luktoformoj, organizado kaj funkciado, ĝia individua kaj kolektiva etiko estas tute malobservitaj eĉ en la Organizo mem. La malamiko ankaŭ, kiel antaŭe, kun ŝajniga mieno kaj lerninte familian lingvon, estas ĉe ni. Pere de kaŝitaj helpoj, ĝi sukcesis eniri sekreteme ĉe nin kaj ĉi tie ĝi loĝas, provante, eĉ el interne, influi kaj korupti la eksteran anarĥisindikatismon internacie organizitan. Estas tempo, do, ankaŭ nun, por uzi la ŝildon, adargar, por defendi principojn kaj procedojn, kun la tuta energio kiun ĉiam havis anarĥisindikatismo.

                                              

                                                                                                                Traducción: Patricia Romero